Pri la socia kontrakto

Du contrat social, ou Principes du droit politique
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1762
Loko Amsterdamo
Eldonejo Marc-Michel Rey
Ĝenro eseopolitika filozofio
vdr

Du Contrat Social ou Principes du droit politique (Pri la socia kontrakto aŭ Principoj de politika juro) estas eseo de politika filozofio pensita kaj verkita de Jean-Jacques Rousseau, publikigita en 1762. La verko konstituis gravan mejloŝtonon por la moderneco kaj stariĝis kiel unu de la ĉefaj tekstoj de la politika filozofio, konfirmante la principojn de popola suvereneco apogitaj sur la konceptoj de libereco, egaleco, kaj ĝenerala dezito.

La verko estas dividita en kvar libroj. La unua temas pri ĝeneralaj teorioj, la dua pri suvereneco kaj konstituo de la popolo en ŝtato, la tria pri registaroj, kaj la kvara pri demokratiaj praktikoj, ĉefe elektadoj (balotadoj) kaj ankaŭ reduktoj de la libera konduto.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search